domingo, 11 de febrero de 2018

Hasta Siempre, Comandante - Versión en esperanto y en español




Amon vi konstante vekis
Dum evento historia
Kiam la kuraĝo via
Sieĝon al la morto metis

Ĉi tie postrestas la klara
Daŭre brila ja la spuro
De via plej kara figuro
Komandanto, Che Guevara

Glore pafas via mano
Al la histori´ amara
Vekiĝinte Santa Clara
Laŭdas vin la partizano

Ĉi tie postrestas la klara
Daŭre brila ja la spuro
De via plej kara figuro
Komandanto, Che Guevara


Forbruligas vi la brizon
Per printempaj sunaj ardaj
Kaj ridetoj viaj varmaj
Lume frontas ĉian krizon


Ĉi tie postrestas la klara
Daŭre brila ja la spuro
De via plej kara figuro
Komandanto, Che Guevara

Via am´ revolucia
Novan revon nun alvokas
Kie fratoj vin kunvokas
Tien iras brako via

Ĉi tie postrestas la klara
Daŭre brila ja la spuro
De via plej kara figuro
Komandanto, Che Guevara

Daŭre sonos via kanto
Kvazaŭ vi ĉi tie staras
Kun fidelo ni deklaras
Ĝis l´eterno, Komandanto!

Ĉi tie postrestas la klara
Daŭre brila ja la spuro
De via plej kara figuro
Komandanto, Che Guevara


Tradukis: Manuel Pancorbo Castro kaj Alejandro Cossavella

Kantis: Alejandro Cossavella

Registris: Júnior Tana Mohandas Amadeus, ĉe Sonstudio Artemísia, en Alto Paraíso de Goiás, Brasil, 2018.



Buena Vista Social Club - Hasta Siempre - Comandante Che Guevara 

 

No hay comentarios:

Publicar un comentario